2007-05-21

Mizera fiasko

Mia alvoko por la fondo de Meksika Esperanto-Tribaro ŝajne ne sukcesis. Ĉar jes, estis io kion mi tute neglektis kaj, kiel ĉiam, tiu neglektita eta afero rezultas la kaŭzon de l’ fiasko.

Kial neniu respondis al la flugfolioj disdonitaj, al retmesaĝoj senditaj kaj, kompreneble, al la noto publikigita en tiu ĉi blogo? Tre simple: la tribestroj ne parolas esperanton sufiĉe bone por kompreni kion mi diris.

Esperanto estas damnita pro ĝia facileco kaj, almenaŭ en Hispanparolantio, ankaŭ pro ĝia simileco al nia lingvo. Jes, post unu semajno da studo, la lernanto sentas sin sufiĉe flua; post du semajnoj, li dekretas ke ne plu necesas lerni. Kaj je la tria semajno, li komencas instrui kaj krei sian propran tribon. Tial, en nia movado svarmas ne “eternaj komencantoj” sed “krokodiloj” maskitaj kiel akademianoj, nesufiĉe bakitaj parolantoj de la lingvo pozantaj kiel instruistoj, gvidantoj, majstroj aŭ guruoj.

Nur tiel ni povas kompreni la estiĝon de mesaĝoj kiel la jena:
La klubo de Esperanto el *** afable invitas vin al la cultura samajnfino organizata pro nia aro, kiu estas okazota la 9ª junion ĉe ***.


Estas klare ke en tiu urbo de *** (mi volas kaŝi la nomon post pia vualo de anonimeco) estas naskota nova tribo, estrita de la organizanto de tiu “cultura samajnfino”. (Notu ke li ankoraŭ ne kuraĝas nomi tribo sian grupon, sed simple “aro”.)

Vidinte tion, mi estas tentata lerni volapukon: ĝi estas tiom malfacila kaj fremda al ĉiu vivanta lingvo, ke mi supozas ke neniu povas pretendi paroli ĝin sen veraj, profundaj konoj.

6 comentarios:

Anónimo dijo...

ĉu iu vere parolas volapukon ?

Jorge Luis dijo...

Vere vere? Mi konas neniun kiu parolas ĝin vere vere... nek vere-malvere. Fakte, mi konas nur malmultajn personojn kiu scias kio estas volapuko.

Pos nelonga analizado, mi kredas ke tiu nekonateco estas avantaĝo por volapuko: neniu mokas lin.

Anónimo dijo...

Nur povas morti tiu, kiu havas vivon.

Se volapuko ne havas vivon, tiam ĝi ne povas morti.

Anónimo dijo...

Kaj kompreneble: lingvo ne parolata estas morta lingvo.

Anónimo dijo...

ĉu estas pli bone uzi "mortita".

Anónimo dijo...

http://www.google.com/search?hl=en&client=safari&rls=en-us&q=%22La+klubo+de+Esperanto+el%22&btnG=Search