2008-08-04

Pri urĝaj taskoj

Antaŭ kelkaj tagoj, estis lanĉita la serĉilon «Cuil», entrepreno de eksdungitoj de Google. Kial ili faris tion? Mi ne scias kaj eble ili mem ankaŭ ne scias, ĉar en neniu novaĵo kiun mi legis pri tio, trovis mi klarigon tiurilate. Ĉiukaze, mi supozas ke ili faris tion ĉar tio estas la nura afero kiun ili scias fari. Ne plu laborante ĉe unu el la plej grandaj firmaoj de la reto, mi supozas ke ili deziris daŭre fari la samon ol antaŭe.

Ĉu ni la retuzantoj bezonas novan serĉilon? Mi ne povus respondi tiun demandon nome de ĉiuj uzantoj sed, persone, mi estas ege kontenta pri Google, kiun mi uzas preskaŭ ekskluzive de antaŭ pli ol kvin jaroj. Se mi serĉas, ekzemple, «esperanto mexico», mi trovas 4.38 milionojn da paĝoj, kio pli ol sufiĉas por kontentigi miajn bezonojn pri informado.




Krome, kiel videblas en la bildo, la unua paĝo kiu aperas estas tiu de la Meksika Esperanto-Federacio, sub ĝia nova nomo esperanto-mexico.org. Oni povus demandi sin kial estis ŝanĝita la malnova, pli simpla nomo esperanto.org.mx, sed bedaŭrinde tiun respondon mi ankaŭ ne havas. Sed mi supozas ke iel, tiu ŝanĝo ŝuldiĝas al la fakto ke, antaŭ kelkaj monatoj (en majo, por esti preciza), ŝanĝiĝis ankaŭ la estraro de MEF. Kaj, kiel ni jam scias, ĉiu nova administranto, ĉefo, estro, prezidanto aŭ simpla tribestro, deziras gravuri sian propran nomon en la ŝtonoj de la memoro. Do, unu el la unuaj kaj plej urĝaj taskoj de ĉiu nova tribestro estas ŝanĝi ĉion kio —pli malpli facile— estas ŝanĝebla kaj anstataŭigi ĝin per io kiu kunportu sian nomon, sian enpremon. Io kio faros ke la venontaj generacioj diros: «Ĉi tie estis tiu respektenda tirano.»

Ne gravas se la malnova afero ankoraŭ taŭgas; ne gravas se la nova afero taŭgas malpli ol la malnova: la celo estas montri ke la tribestro kaj siaj hordoj pasis tra la loko, kiel Atilo la Huno, bruligante ĉion post si. Ho, jes, ĉar tio estas alia grava tasko de ĉiu nova reganto: forviŝi la spurojn de siaj antaŭuloj, por ke la homoj pensu ke, antaŭ ol la nova mastro prenis la kondukon de l' afero, neniu alia estis aginta; ĉiuj antaŭuloj estis nenifarantoj kiuj pigris sur la gloro de la posteno.

2008-07-19

Moderna fabelo

Kiam blogisto malhavas temon, tiu ĉi povas troviĝi praktike ĉie, nur se li malfermas la okulojn kaj rigardas sen antaŭjuĝoj kion okazas en lia ĉirkaŭaĵo. La problemo aperas kiam la ĉirkaŭaĵo estas tre, tre malproksima de la esperanto-universo, kiel okazas ĉe mi. Jes, nuntempe mia nura kontakto kun la diligenta kolegaro estas pere de iu disendolisto, kiu senĉese bombardas min per mesaĝoj pri nova kurso kun kvin gelernantoj en Sudokcidenta Friponio, anonco de la vortoj favore al nia lingvo eldiritaj de la subsekretario pri Tritikaj Aferoj de lando perdita en la kvina infero, por ne paroli de la konstanta memreklamado de la unua akolito de la Granda Spamisto.

Tial mi ĝojis legante la mesaĝon pri la okazaĵoj rilate la retpaĝon de la Venezuela Esperanto-Asocio. Certe, tio iel reeĥis kion mi mem travivis pasintan jaron, sed pri tio mi parolos en alia blogaĵo. Mi limigos tiun ĉi noton al tio kio okazis al la pacaj batalantoj de Venezuelo.

La respondeculo de la venezuela retpaĝo (esperanto-ve.org) estis s-ro Víctor Silver, kiu verŝajne ne ŝatis kunlaboron de aliaj en sia tasko. Kaj, kiel ĉiam okazas, li finfine laciĝis kaj forlasis la retpaĝon. Fakte, laŭdire, li kabeis. Oh, jes, li kabeis kaj ne volis transdoni la kontrolon de la retpaĝo al iu alia verda familiano. Tiel, VEA perdis sian ĉeeston en la Reto. Sed, kiel ni scias dank' al niaj lecionoj pri fiziko, en tiu ĉi universo nenio kreiĝas, nenio detruiĝas: nur sanĝiĝas de manoj. Obeante tiun leĝon, la retpaĝo de VEA ne malaperis, ĝi simple estis dediĉita al vendado de Viagra.

Ĉu ekzistas metaforo en tiu ĉi okazaĵo? Estingi retpaĝon pri esperanto por allumigi anoncon pri Viagra estas vera simbolo de niaj modernaj tempoj. Forgesi pri la bela sonĝo de l' homaro por vendi sekspilolojn klare reprezentas la problemojn kiujn alfrontas nia diligenta kolegaro. Ja estas multe pli facile (kaj plezurige!) kolporti miraklan kachelpanton ol disvastigi utopian lingvon.



Tiuj kiuj bezonas helpon, povas viziti la novan paĝon kiu, tre signifoplene, estas en la angla.

2008-07-09

Malfacila demando

Unu el la grandaj misteroj de la esperanto-mondo estas la kialo persono lernas la lingvon. Kial oni lernas lingvon kiun ne uzos? Aŭ, alie dirite, kiel oni uzos la ligvon lernitan? Ne nur esperanton, kompreneble, sed ĉiun ajn alian lingvon. Eternaj komencantoj estas ofte kritikataj en nia medio; sed tio ne estas fenomeno ekskluziva de Esperantio: ĝi aperas ankaŭ en aliaj lingvoj. Tiel, mi konas multajn personojn kiuj, post jaroj da lernado de la angla lingvo, apenaŭ kapablas diri kelkajn salutvortojn; ili ne kuraĝas legi anglalingvan verkon, des malpli spekti filmon rekte en la angla, sen subtitoloj, ĉar scias ke nenion komprenos.

Mi ne remaĉos ĉi tie la argumenton ke, se ili estus dediĉintaj tiun saman tempon al lernado de esperanto, ili jam kapablus esprimi sin flue kaj libere: tion scias ĉiu leganto, kaj estas eĉ ero de la plej baza finvenkista propagando. Ne, kion mi celas estas ke la fenomeno de eternaj komencantoj etendiĝas al ĉiuj lingvoj (kaj fakte, ankaŭ al ĉiuj studobjektoj) kaj esperantistoj ne devas honti pro tio.

Sed la demando restas: kial lerni lingvon? Aŭ pli precize: kial lerni lingvon kiun ni ne uzos? Jes, ja estas malfacile por la ordinara esperantisto praktiki la lingvon en la persona komunikado, sed tio pli kaj pli ofte perdas sian signifon dank' al la moderna teknologio, kiu ebligas voĉan komunikadon eĉ inter loĝantoj de foraj landoj. Krome, ni ĉiam havis librojn kaj revuojn por legi, por ne paroli pri la nuntempaj eblecoj de Interreto.

La unua demando kiun mi starigus al baza kursano, estus kial li volas lerni esperanton. Certe, ĉies respondon estos persona kaj povos esti tre malsimila al la aliaj. Sed se ni scius kion serĉas persono kiu alproksimiĝas al esperanto, estus pli facile ke li atingu la deziratan rezulton.

2008-06-21

Kia ripozita vivo!

La meksikano faras nenion. Ĉiam kiam oni demandas al meksikano kion li faras, li ĉiam respondas, kvazaŭ akuzita de krimo:

—Ne, nenion... nur ĉi tie.

Jes, meksikano preferas esti konsiderata pigrulo ol krimulo.

Kaj li ĉiam estas “nur ĉi tie... ĉi tie kaj nenio plu”.

Li eble estas ŝvite laboranta per martelo kaj segilo, masonanta brikojn sub la peza sunvarmo aŭ simple remaĉante ciferojn per kompitilo, sed, se vi demandas, li certe respondos ke ne, li faras nenion... li nur estas ĉi tie.

2008-06-18

Interreta aktivado

Unu el la plej gravaj problemoj de la nuntempa esperanto-movado estas la retpoŝtaj dissendolistoj, ankaŭ konataj kiel Yahoo-grupoj (aŭ kiel la fundamentistoj volas, “Jahuaj-grupoj”).

La procezo starigi tiajn grupojn ne povas esti pli facila:

1. Oni elektas nomon pli-malpi priskriban, ekzemple, “Esperanto en Sudokcidenta Furzonio”.

2. Kiel membrojn de tiu grupo, oni povas registri ĉiujn adresojn kiujn oni povu kolekti el aliaj grupoj, eĉ se la koncerna persono ne konscias pri tia membreco.

3. Stariginte la grupon kaj registrinte la membraron, oni jam povas sendi interesajn mesaĝojn pri la disvolviĝo de esperanto tra la tuta mundo: renkontiĝoj de lokaj grupoj, salutmesaĝoj al kongresoj kaj kunvenoj, kursoj kaj prelegoj en lernejoj aŭ universitatoj; ne gravas se ĉio ĉi okazas en foraj kaj ĝis tiam nekonataj landoj: la celo estas instili en la legantoj de la mesaĝoj la nocion ke esperanto antaŭeniras tra la mondo, prezenti modelajn agadojn kaj, antaŭ ĉio, doni la impreson ke ni tre aktivas por la disvastigo de esperanto.

Tiel, la aktivulo estas jam kreinta “grupon”, ĝermon de asocio aŭ almenaŭ de propra tribo kaj lin komfortas la ideo esti aktiva kaj utila. “Sia” grupo fariĝas sia vivokialo.

La problemo estas ke tiaj “grupoj” ekzistas nur en la Reto: ĝiaj membroj plej ofte neniam konas unu la aliajn, ili nenion faras en la praktiko —krom, kompreneble, sendi kaj resendi mesaĝojn— kaj la tuto donas la falsan impreson ke ili jam agas sed, paradokse, tio vere malhelpas ĉiun veran agadon.

Alia afero estas kiam tiuj disendolistoj estas starigitaj de grupoj aŭ asocioj jam ekzistantaj en la realo, kiel komunikiloj, ĉefe kiam ties membroj loĝas en diversaj urboj kaj malfacilas la rekta kontakto. Se oni uzas tiun rimedon por diskuti kaj analizi proponojn agi, por debati ideojn kaj komuniki novaĵojn, oni rajtus diri ke la disendolisto estas helpa. Sed tro ofte, en tiaj cirkunstancoj, la ricevantoj de la mesaĝoj ne reagas (aŭ eĉ ne legas la mesaĝojn) kaj la disendolisto perdas sian utilon.

2008-06-17

Cerbumaĵoj

Blogi estas tre simila al ĵeti mesaĝon en botelo en la oceanon: post ŝvitaj klopodoj, oni sukcese kunplektas kelkajn vortojn, lanĉas ilin al la publiko, kaj plejofte ricevas neniun respondon. Eble tio klarigas kial la blogoj aperas kaj malaperas en nia verda pejazĝo. La bloganto, kiel ĉiu artisto, revas aplaŭdon kaj bezonas komentojn —eĉ kritikajn— por daŭre teni sin en sia posteno.

Konkurenci por la legantoj estas malfacila tasko, ĉefe ĉar oni ne scias kion deziras la pacienca publiko kiu honorigas nian blogaĵon per sia legado. Ĉu ni ornamu ĝin per brilaj imagoj? Per videoj el YouTube? La onidiroj, tamen, asertas ke oni verku pri interesaj temoj... ho, ve! Tio ja vere malfacilas, ĉar interesaj temoj estas je la dispono nur de tiuj kiuj havas interesan vivon. Kaj la mia, almenaŭ en la nunaj tempoj, estas fakte tre enua.

Do, mi povas nur oferti kelkajn cerbumaĵojn, en la espero ke aliaj personoj trovos ion komunan en miaj pensoj. Kaj, kiu scias? Eble tiu eĉ degnos lasi iun komenton.

2008-02-10

Novaĵoj el mia muelejo

La plej freŝa novaĵo en la esperanto-movado en Meksiko estas la organizado de la nacia kongreso en la urbo Agŭaskalento. Tiuj kiuj ĉeestos certe jam scias kie ĝi situas kaj ne bezonas klarigojn; tiujn kiuj ne ĉeestos, plej verŝajne ne interesos scii ke ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma ŝtato, kaj situiĝas pli malpli en la centro de la lando.

Sub la temo “Esperanto en ĉies buŝo”, la kongreso estas inaŭgurota la 1an de majo, kaj finos la 4an. La 5an estos post-kongresa ekskurso. La datoj de la kongreso estas tre konvenaj, almenaŭ por la meksikanoj, ĉar kaj la 1a kaj la 5a estas feritagoj: la 1a pro la internacia labortago, kaj la 5a estas ferio por omaĝi la kuraĝan batalon kiun la meksikaj trupoj gajnis super la francaj, dum la mallonga dua imperio en nia lando, dum la 19a jarcento. Ĉiukaze, tiuj datoj kreas kion ni nomas “ponto”: feritago antaŭ la semajnfino kiu, tiel, servas kiel senlabora ponto al alia semajno.

La kongreso estas organizata de la Meksika Esperanto-Instituto, kiu funkcias kiel loka grupo de MEF. La kongresejo estos la hotelo Elizabeth.