2007-05-06

MEF punota?

Laŭ la statuto de Universala Esperanto-Asocio, por esti landa asocio, estas necese havi almenaŭ 25 membrojn. La demando, do, estas, ĉu vere gravas esti landa asocio?

Landa asocio estas fakte filio de UEA en la koncernata lando. Aŭ se ne filio, ja reprezentanto. Se UEA reprezentas la esperanto-movadon antaŭ la ekstera mondo, internaciaj instancoj kaj supranaciaj organismoj, la landa asocio reprezentas ĝin en landa nivelo. Esti landa asocio, do, donas iom da prestiĝo al asocio (kompreneble, tio dependas de la prestiĝo kiun povas ĝui UEA, sed tio estas alia afero).

Bone, la problemo ĉe ni estas ke la Meksika Esperanto-Federacio ne havas eĉ tiujn 25 membrojn por resti kiel landa asocio de UEA en Meksiko. Kaj kompreneble, ĝi riskas perdi tiun statuson.

Kiel mi jam diris, tio estas nekomprenebla problemo. Kial la estraro de MEF decidis informi la veron kaj reporti pasintjare nur du (jes, 2, unu plus unu, 1+1) membrojn? Tio ne decas. Ĉu la estraranoj ne scias mensogi?

Mi jam menciis kiel oni agis ĉe MEF kiam ĝi estis nura poŝtkesto: oni inventis membrojn kaj ĉio solviĝis. La kotizo por aligita membro estas tiom malalta (kvindekono de la MA-kotizo), ke la tiutempa prezidanto de MEF pagis ĝin el sia propra poŝo.

Sed mia demando estas alia. Se nun MEF riskas perdi sian statuson pro membro-manko, kial ĝis nun? Jam de pluraj jaroj ĝi havas malpli ol 25 membrojn. Sufiĉas foliumi la jarlibrojn, ekzemple de 2000 ĝis nun, por konfirmi tion. Do, kial ĝis nun UEA atentigas pri tiu ĉi fakto? Mi ne deziras esti paranoja, sed mi ne povas forgesi ke pasintan jaron MEF aliĝis al tiu kavalir-ordeno surnomata Pakto por la Civito (jes, en mia koro mi aspiras esti senatano aŭ havi alian eĉ pli pimpan titolon). Ĉu MEF estos punata pro tio? Ne, ne povas esti, ne rajtas, ne decas, ne licas... sed, kiu scias la veron?

2 comentarios:

Jorge dijo...

Efektive la problemo de MEF estas la manko de anoj, de homfortoj. Tial (kaj per tio mi respondas al via pli frua mesagho) estas nekomprenebla ghia aligho al tiu fantoma Civito, kiun vi trafe nomas kacalir-ordeno. Pri ghi mi verkis artikolegon, en kiu mi mencias MEFon. Ghi legeblas che
http://www.liberafolio.org/2007/manipulistoj/
Koncerne vian plej fruan mesaghon, jes ja, oni rajtas kabei, kabeegi au almenau kabeeti. Antau pluraj jaroj mi demisiis de chiuj postenoj kaj taskoj, i.a. de la Akademio de Esperanto, por reloki esperanton en mia vivo. Vi povas legi pri tio miajn du poemojn Trapezoj kaj Lau Katulo, aperantajn en miaj du poemlibroj Celakantoj kaj Saturno (en chi lasta, dulingve kun la hispana versio).

Anónimo dijo...

MEF estas fantomo, la civito estas fantomo. Kial UEA timas al fantomoj?
Estas kompreneble ke fantomoj ĝuas kuniĝi por krei fantomaron. Neniom plus neniom faras neniom.
Tiu estas tre malfacilan aferon. Kaj mi ne povas kompreni.