2007-05-11

La kulero en la puto

Mi eklernis esperanton pere de anglalingva lernolibro, ĉar en tiu tempo, mi povis nenie trovi hispanlingvan. Tio havis du efikojn: mi ne komprenis la sonon de la diftongo “aŭ”, ĉar mi ne sufiĉe scipovis la anglan. Kaj due, mi ne lernis diri: “Kiel vi fartas?”, sed “Kiel vi statas?”.

Nur multajn jarojn poste mi komprenis kial la anglalingvanoj ne komfortis dirante “farti”. Jes, en la angla, “to fart” signifas furzi. Do, kiam ili diras “Kiel vi fartas?”, la alkutimiĝinta orelo certe aŭdas “Kiel vi furzas?” Tio, kompreneble, estis tro multe por la ĉastaj oreloj de la viktorianaj britoj. “Jes, mi estas progresema homo kaj lernos artefaritan lingvon, sed... je Georgo! Mi ne demandos al fraŭlino se ŝi... mmm... se ŝi... aŭ kiel... vi komprenas! Mi ne povas diri ion similan!”

Mi supozas ke en ĉiuj naciaj lingvoj ni povas trovi “maldecajn” vortojn kiuj hazarde estas tute normalaj esperantaj vortoj. Mi memoras ke, dum iu esperanto-kurso, kiam ni estis lernontaj la nomojn de la manĝilaro, iu lernantino simple rifuzis legi la lecionon. La hispanparolantoj eble jam komprenis kial: estas la forko, la tranĉilo kaj... kaj... damne! Ho, jes, la supmanĝilo. Bone, jes, ĝi fakte nomiĝas kulero, sed tiu vorto en la meksika-hispana tutsimple ne decis esti elparolata de pruda fraŭlino (Rim.: Ne decis tiam, antaŭ preskaŭ kvardek jaroj; nuntempe la moroj pri la lingvaĵo estas multe pli liberaj.)

Alia tia vorto estas “kulo”, kiu en la hispana signifas “pugo”. Feliĉe, ne estas kutime paroli pri malgranda insekto el la ordo de dipteroj, kies ino suĉas sangon de mamuloj kaj birdoj, kaj tial tiu vorto povas ne aperi en baza kurso de esperanto.

Unu vorto kies elekto ankoraŭ estas por mi nekomprenebla estas “puto”. Mi supozas ke D-ro Z prenis ĝin el la franca “puits”, sed certe li ne sciis kion ĝi signifas en la hispana! Krome, ĉu “puto” estas la edzo de la “putino”? Kiam oni parolas pri la logikeco de l’ esperanto, tiu demando ĉiam ŝprucas en mian kapon.

2 comentarios:

Anónimo dijo...

Mi foje instruis esperanton en klaso kun kelkaj junuloj.
Mi skribis sur nigra tabulo la vortojn "homo" kaj "filo" kaj klarigis svedlingve la unuopajn vortojn. Subite unu junulo ekkriis:
"Jesuo".
Svedlingve Jesuo estas
"människosonen" (homa filo) sed ankau homofilo estas svedlingve:
samseksulo.

Anónimo dijo...

Well if you just said "Kiel vi furzas?" to everyone, you wouldn't have these problems.