2007-05-06

Mi jam havas titolon

Dank' al fondiĝo de Esperanta Respubliko, mi jam akiris mian ambiciatan titolon: ekde hodiaŭ, mi estas Ministro pri Ata/Itaj Aferoj (kompreneble majuskle por reliefigi la gravecon).

Do, nun mi estàs r-ano (respublikano) kaj m-istro (ministro), krom esti s-ano, e-mito (ermito, laŭ la dua signifo de PIV) kaj p-into (prezidinto, t.e., eksprezidanto). Eble mi estas ankaŭ c-ano (civitano), pro tio ke MEF aliĝis al la Pakto por la Civito, sed tion mi dubas. Unue ĉar, kvankam laŭ la statuto mi estas fondinta membro de MEF (dum la heroa epoko de 1996, kiam la revolucia movado detronigis la breĵnevan reĝimon), alia regulo de la sama statuto postulas ke, por esti membro, mi pagu kotizon, kion mi ne faras jam antaŭ eble du-tri jaroj. Kaj due, ĉar la aparteneco al la Pakto funkcias nur laŭ individua decido; do, se mi volas aldoni la ambiciatan mallongigon “c-ano” al mia nomo, mi devus aliĝi persone, kio estas ekster miaj planoj.

Nu, pri kio temas tiu Esperanta Respubliko? Mi ankoraŭ ne scias. Sed rajtas supozi ke, same kiel okazas ĉe multaj aliaj e-organizàjoj kun bombastaj nomoj, ankaŭ neniu scias, do, mi ne angoros pro tio.

Se ankaŭ vi deziras r-aniĝi, konsultu la blogon de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo), kaj proponun vin mem por la posteno de viaj revoj.

1 comentario:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS dijo...

Dankon pro via vizito al mia blogo Skribitaj Pensoj, kaj pro via komento tie skribita. Mi ĵus metis tie ligon al tiu ĉi blogo.

Luis