2007-07-18

Problemoj kun la vortoj

Antaŭ kelkaj tagoj, legante La lada tambureto-n, mi trovis nekonatan vorton: ŝelko. Kio estas ŝelko? Mi rapidis al mia PIV kaj trovis jenon:

ŝelko. Duobla rimeno, ordinare elasta, uzata por teni pantalonon aŭ iun subveston.




Tion mi klare komprenis. Kion mi ne komprenis estis la senco de ŝelketo, kies difinon mi trovis sub la sama kapvorto: "Tia rimeno por subvesto". Kio? Se jam ŝelko utilas por teni subveston, por kio do ni bezonas ŝelketon?

Por kompletigi mian instruon, mi turnis min al Reta Vortaro (http://purl.org/net/voko/revo), kiu pli-malpli donas la saman difinon, nur aldonante detalon: "Rimeno, ordinare elasta, kiun oni metas baltee sur ĉiu ŝultro por porti pantalonon." Nu, la ŝelkon oni portas baltee, tio estas, laŭ la sama ReVo, kiel "Rubando, rimeno el ledo aŭ ŝtofo surŝultre aŭ trabruste portata, servanta por subteni glavon, sakon aŭ alian pezaĵon". Ĉu pantalonoj kaj subvestoj estas pezaĵoj? Ŝajne jes, almenaŭ por niaj vortaristoj.

Mi ja konscias ke fari vortaron estas grava kaj malfacila tasko, kaj mi ne volas kritiki tiujn klerulojn kiuj dediĉas sian vivon por klarigi al aliaj mortuloj kion signifas ĉiu vorto de nia lingvo. Sed kelkfoje mi dubas ne pri la utileco, sed pri la ebleco mem difini vorton.

Kaj tro ofte okazas ke oni ne komprenas vorton ne pro manko de difino, sed pro tio ke ni ne imagas kion ĝi faras en la frazo. Ekzemple, en tiu sama libro kiun mi nun legas, mi trovis jenan frazon:

"Nelonge mi tenis kaj pesis en la mano la plikon kurbiĝantan obstine."

Kio estas pliko? Jes, "pliko", ne "pilko" (tiun vorton mi ja konas). Bone, laŭ ReVo, estas "malsano de kranihaŭto, karakterizata per troa grasa sekrecio". Sed laŭ PIV, temas pri "implikaĵo de haroj, entenanta parazitojn, polverojn kaj grason". Eble mi povus diveni ke tiu malsano kaŭzas tiajn implikaĵojn sed, ho, ve, mi ne estas nek divenisto nek kuracisto por certi pri la vereco de mia supozo.

Ĉiukaze, la demando estas jena: kial la rakontanto de La lada tambureto tenas en la mano ĉu malsanon, ĉu har-implikaĵon, kaj kial ĝi estas "obstine kurbiĝanta"? Ĉu mi kulpu la tradukiston aŭ la verkiston pro mia manko de kompreno? Ĉu mi kulpu ReVon aŭ PIV-on? Aŭ temas nur pri tio, ke en mian kapon ne povas eniri tiom komplikaj konceptoj? Eble la solvo estas legi denove Karlo-n.

2007-06-04

Danĝeroj por la lingvoj

Anonima komentanto de antaŭa blogaĵo donis al mi brilan ideon. Esence, li diris ke volapuko ne povas morti, ĉar ĝi neniam vivis. Li pravas: eĉ dum la kongresoj organizitaj sub la tidal Schleyer, la lingvo parolata estis la germana, ne volapuko.

Kompreneble, tio donas al mi grandan esperon. Vidu kial: laŭ Unesko, por la fino de la nuna jarcento, preskaŭ 90% de la vivantaj lingvoj estos malaperintaj. Ĉu esperanto estos unu el ili? Ĉu la hispana? Ĉu iu alia kiun mi parolas? Mi kun timo pensas ke iun tagon mi vekiĝos kaj neniu povos kompreni min, ĉar la lingvoj kiujn mi parolas jam estos malaperintaj.

Sed kompreneble, tio povas okazi nur al vivantaj lingvoj, neniam al iu lingvo kiu ekzistas nur sur papero (kaj du aŭ tri retpaĝoj). Do, la brila ideo kiun mi havis estas lerni volapukon. Ĉu iu konas rekomendindan retan kurson de volapuko?

2007-06-03

La korelativoj en la problemo de esperanto

Mi tre ofte pensas ke la granda problemo de esperanto estas ke ĝi ne estas tre disvastigata. Vidu nur: ĉiuj kiuj ekscias pri esperanto, ĉiam demandas kiom da personoj ĝin parolas (kompreneble, post demandi kie ĝi estas parolata). Kiam ili aŭdas la magrajn ciferojn kiuj konsistigas niajn vicojn, ilia rezonado estas ke ne indas lerni lingvon por uzi ĝin kun tiom malmultaj personoj (por ne paroli pri kion ili povas pensi pri tiuj personoj kiuj dediĉas tempon, monon kaj klopodojn por lerni minoritatan lingvon).

Do, la ekvacio estas simpla: esperanto ne disvastiĝas ĉar ĝi estas parolata de malmultaj personoj, kaj malmultaj personoj parolas ĝin ĉar ĝi ne disvastiĝas. Tiel, la solvo estas ankaŭ simpla: ni devas disvastigi esperanton!

Kompreneble, mi ne scias kiel ni povos disvastigi esperanton (ĉar neniu volas lerni ĝin ĉar ĝi ne estas disvastigata), sed tio estas alia afero. Mi nur notas kion ni devas fari; la decidon kiel ni faros tion, mi lasos a la politikistoj.

2007-05-26

Floroj el mia ĝardeno

Kiam mi aĉetis mian domon, en la angulo de l' ĝardeno staris eta kapsik-arbeto. Ĝi kreskas ruĝajn kapsikojn, malgrandajn sed tre pikantajn, kaj blankajn florojn. Nur unu fojon mi faris saŭcon el tiuj: mia ideo estis unue rosti por poste kuiri ilin en tomato-saŭco kun aliaj spicoj.

La rostado, ve, kreis tioman fumon —akran kaj pikantan— ke ĉiuj ĉeestantoj estis devigataj eliri el la domo por spiri la freŝan aeron de l’ ĝardeno. Tiel finiĝis miaj klopodoj kuiri manĝaĵojn kreskitajn de mi mem en mia horto.



Tial mi praktike forgesis la arbeton. Nur de foj’ al fojo, iu najbaro petis permeson rikolti kelkajn kapsikojn por fari “saŭceton”, kiel li diris. Mi neniam avertis lin pri la pikanteco de tiuj inferaj legomoj sed, siavice, li neniam plendis. Sed antaŭ kelkaj semajnoj, kun granda surprizo mi vidis ke la arbeto ne plus estis en ĝia angulo. Anstataŭ estis malgranda fosaĵo, kiel spuro de ĝia multjara ĉeesto en mia ĝardeno.

Mi faris mensan noton por demandi al ĝardenisto kio okazis al la arbeto, sed iel mi ĉiam forgesis la aferon kiam mi vidis s-ron Bartolo, la afabla kaj maljuna ĝardenisto.

Iun matenon, mi memoris la aferon kaj decidis iri en tiu sama momento demandi al s-ro Bartolo pri mia kapsik-arbeto. Sed elirinte el la domo, kion mi unue vidis ĉe la angulo de l’ ĝardeno, estis la arbeto. Ne la originala, sed evidente temis prio iu nova, ŝosita el la malaperinta arbeto.

Por mi, tio sufiĉis por solvi ĉiujn dubojn: la ĝardenisto elradikigis mian arbeton, plantis ĝin aliloke kaj, kiam venis la tempo, replantis ŝoson en mian ĝardenon por kompensi la ŝtelon.

Mi ne estas kverelema homo, nek ŝatas skandali pro trivialaĵoj. Nun mi havas mian arbeton (kiun mi cetere ne profitas) kaj la ĝardenisto —aŭ la najbarulo kiu ŝatas kuiri saŭcon, mi ne certas kiu— havas ankaŭ sian arbeton. Kial plendi?

2007-05-21

Mizera fiasko

Mia alvoko por la fondo de Meksika Esperanto-Tribaro ŝajne ne sukcesis. Ĉar jes, estis io kion mi tute neglektis kaj, kiel ĉiam, tiu neglektita eta afero rezultas la kaŭzon de l’ fiasko.

Kial neniu respondis al la flugfolioj disdonitaj, al retmesaĝoj senditaj kaj, kompreneble, al la noto publikigita en tiu ĉi blogo? Tre simple: la tribestroj ne parolas esperanton sufiĉe bone por kompreni kion mi diris.

Esperanto estas damnita pro ĝia facileco kaj, almenaŭ en Hispanparolantio, ankaŭ pro ĝia simileco al nia lingvo. Jes, post unu semajno da studo, la lernanto sentas sin sufiĉe flua; post du semajnoj, li dekretas ke ne plu necesas lerni. Kaj je la tria semajno, li komencas instrui kaj krei sian propran tribon. Tial, en nia movado svarmas ne “eternaj komencantoj” sed “krokodiloj” maskitaj kiel akademianoj, nesufiĉe bakitaj parolantoj de la lingvo pozantaj kiel instruistoj, gvidantoj, majstroj aŭ guruoj.

Nur tiel ni povas kompreni la estiĝon de mesaĝoj kiel la jena:
La klubo de Esperanto el *** afable invitas vin al la cultura samajnfino organizata pro nia aro, kiu estas okazota la 9ª junion ĉe ***.


Estas klare ke en tiu urbo de *** (mi volas kaŝi la nomon post pia vualo de anonimeco) estas naskota nova tribo, estrita de la organizanto de tiu “cultura samajnfino”. (Notu ke li ankoraŭ ne kuraĝas nomi tribo sian grupon, sed simple “aro”.)

Vidinte tion, mi estas tentata lerni volapukon: ĝi estas tiom malfacila kaj fremda al ĉiu vivanta lingvo, ke mi supozas ke neniu povas pretendi paroli ĝin sen veraj, profundaj konoj.

2007-05-15

La gazetaro kaj ni

Esperanto estas tiom neglektata de la ĝenerala publiko, kaj speciale de la gazetaro, ke ĉiu informo, komento aŭ simpla aludo al ĝi vekas aŭ entuziasmon aŭ skandalon inter la pacaj batalantoj.

Kompreneble, tio okazas plej ofte kiam temas pri niaj “publikaj” gravuloj, t.e., tiuj samideanoj kiuj iel sukcesis trapasi la familian rondon kaj iĝis konataj de la neesperantistaro.

Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj, Reinhard Selten, “nia” nura Nobel-premiito, parolis ante la Eŭropa Parlamento, pledante pro la lernado de esperanto, kiel vojo plifortigi la eŭropan identecon.

Liaj vortoj estis priskribitaj, prikomentitaj, diskutitaj kaj eĉ kritikitaj en gazetoj, ĵurnaloj, forumoj kaj ĉiu ajn klaĉejo de nia Verda Planedo. La problemo? Ŝajne, d-ro Selten rekomendis ke esperanto estu lernata kiel “unua” lingvo, antaŭ ol la ŝtata lingvo.

Tio kompreneble estas en franka kontraŭstaro kun la rolo de “dua lingvo” por ĉiuj al kiu ni aspiras por esperanto. Sed eĉ la fakto ke esperanto estu la lingva bazo de la eŭropa identeco estas diskutinda. Kio pri la aliaj kontinentoj? Kion diros amerikanoj, afrikanoj, azianoj kaj oceanianoj pri la europcentrismo de tiu nocio?

Krome, restas alia problemo: ĉu d-ro Selten vere diris kion oni diras ke li diris? La gazetaraj komunikoj estas konfuzaj kaj ne ĉiuj aludas al esperanto. Kaj li mem, almenaŭ ĝis mia scio, ne estas klariginta kion li vere diris.

Ĉiukaze, la vera temo ne estas kion vere diris d-ro Selten sed la bruo, eksplodo kaj skandalo kreitaj surbaze de liaj vortoj. Ke li parolis pri esperanto antaŭ la Eŭropa Parlamento estas simpla fakto kiu neniel afektos la antaŭeniĝon de la lingvo. La parlamentanoj ne aplikos lian proponon, la gazetaro baldaŭ forgesos liajn (miskomprenitajn) vortojn, la Tero daŭre turniĝos, sed la kolegaro restos engaĝita en la harfenda disk(p)utado pri la veraj vortoj, la vera senco, la vera celo kaj intenco de liaj vortoj.

Ĝis, kompreneble, alia afero aperos sur la scenejo.

2007-05-11

La kulero en la puto

Mi eklernis esperanton pere de anglalingva lernolibro, ĉar en tiu tempo, mi povis nenie trovi hispanlingvan. Tio havis du efikojn: mi ne komprenis la sonon de la diftongo “aŭ”, ĉar mi ne sufiĉe scipovis la anglan. Kaj due, mi ne lernis diri: “Kiel vi fartas?”, sed “Kiel vi statas?”.

Nur multajn jarojn poste mi komprenis kial la anglalingvanoj ne komfortis dirante “farti”. Jes, en la angla, “to fart” signifas furzi. Do, kiam ili diras “Kiel vi fartas?”, la alkutimiĝinta orelo certe aŭdas “Kiel vi furzas?” Tio, kompreneble, estis tro multe por la ĉastaj oreloj de la viktorianaj britoj. “Jes, mi estas progresema homo kaj lernos artefaritan lingvon, sed... je Georgo! Mi ne demandos al fraŭlino se ŝi... mmm... se ŝi... aŭ kiel... vi komprenas! Mi ne povas diri ion similan!”

Mi supozas ke en ĉiuj naciaj lingvoj ni povas trovi “maldecajn” vortojn kiuj hazarde estas tute normalaj esperantaj vortoj. Mi memoras ke, dum iu esperanto-kurso, kiam ni estis lernontaj la nomojn de la manĝilaro, iu lernantino simple rifuzis legi la lecionon. La hispanparolantoj eble jam komprenis kial: estas la forko, la tranĉilo kaj... kaj... damne! Ho, jes, la supmanĝilo. Bone, jes, ĝi fakte nomiĝas kulero, sed tiu vorto en la meksika-hispana tutsimple ne decis esti elparolata de pruda fraŭlino (Rim.: Ne decis tiam, antaŭ preskaŭ kvardek jaroj; nuntempe la moroj pri la lingvaĵo estas multe pli liberaj.)

Alia tia vorto estas “kulo”, kiu en la hispana signifas “pugo”. Feliĉe, ne estas kutime paroli pri malgranda insekto el la ordo de dipteroj, kies ino suĉas sangon de mamuloj kaj birdoj, kaj tial tiu vorto povas ne aperi en baza kurso de esperanto.

Unu vorto kies elekto ankoraŭ estas por mi nekomprenebla estas “puto”. Mi supozas ke D-ro Z prenis ĝin el la franca “puits”, sed certe li ne sciis kion ĝi signifas en la hispana! Krome, ĉu “puto” estas la edzo de la “putino”? Kiam oni parolas pri la logikeco de l’ esperanto, tiu demando ĉiam ŝprucas en mian kapon.