2007-07-18

Problemoj kun la vortoj

Antaŭ kelkaj tagoj, legante La lada tambureto-n, mi trovis nekonatan vorton: ŝelko. Kio estas ŝelko? Mi rapidis al mia PIV kaj trovis jenon:

ŝelko. Duobla rimeno, ordinare elasta, uzata por teni pantalonon aŭ iun subveston.




Tion mi klare komprenis. Kion mi ne komprenis estis la senco de ŝelketo, kies difinon mi trovis sub la sama kapvorto: "Tia rimeno por subvesto". Kio? Se jam ŝelko utilas por teni subveston, por kio do ni bezonas ŝelketon?

Por kompletigi mian instruon, mi turnis min al Reta Vortaro (http://purl.org/net/voko/revo), kiu pli-malpli donas la saman difinon, nur aldonante detalon: "Rimeno, ordinare elasta, kiun oni metas baltee sur ĉiu ŝultro por porti pantalonon." Nu, la ŝelkon oni portas baltee, tio estas, laŭ la sama ReVo, kiel "Rubando, rimeno el ledo aŭ ŝtofo surŝultre aŭ trabruste portata, servanta por subteni glavon, sakon aŭ alian pezaĵon". Ĉu pantalonoj kaj subvestoj estas pezaĵoj? Ŝajne jes, almenaŭ por niaj vortaristoj.

Mi ja konscias ke fari vortaron estas grava kaj malfacila tasko, kaj mi ne volas kritiki tiujn klerulojn kiuj dediĉas sian vivon por klarigi al aliaj mortuloj kion signifas ĉiu vorto de nia lingvo. Sed kelkfoje mi dubas ne pri la utileco, sed pri la ebleco mem difini vorton.

Kaj tro ofte okazas ke oni ne komprenas vorton ne pro manko de difino, sed pro tio ke ni ne imagas kion ĝi faras en la frazo. Ekzemple, en tiu sama libro kiun mi nun legas, mi trovis jenan frazon:

"Nelonge mi tenis kaj pesis en la mano la plikon kurbiĝantan obstine."

Kio estas pliko? Jes, "pliko", ne "pilko" (tiun vorton mi ja konas). Bone, laŭ ReVo, estas "malsano de kranihaŭto, karakterizata per troa grasa sekrecio". Sed laŭ PIV, temas pri "implikaĵo de haroj, entenanta parazitojn, polverojn kaj grason". Eble mi povus diveni ke tiu malsano kaŭzas tiajn implikaĵojn sed, ho, ve, mi ne estas nek divenisto nek kuracisto por certi pri la vereco de mia supozo.

Ĉiukaze, la demando estas jena: kial la rakontanto de La lada tambureto tenas en la mano ĉu malsanon, ĉu har-implikaĵon, kaj kial ĝi estas "obstine kurbiĝanta"? Ĉu mi kulpu la tradukiston aŭ la verkiston pro mia manko de kompreno? Ĉu mi kulpu ReVon aŭ PIV-on? Aŭ temas nur pri tio, ke en mian kapon ne povas eniri tiom komplikaj konceptoj? Eble la solvo estas legi denove Karlo-n.

2 comentarios:

Anónimo dijo...

ŝajne vi facile trovas kontraŭdirojn, kie ilin mi ne vidas.

se ŝelko tenas *interalie* subvestojn kaj ŝelketo estas precize la subspeco kiu tenas *nur* subvestojn, kie estas la kontraŭdiro?

se ŝelko tenas baltee, tio estas laŭ la sama maniero kiel balteo, sed por alia funkcio, kie estas la kontraŭdiro?

Anónimo dijo...

Certe! Kaj oni povas juste diri ankaŭ "ŝelketoj-n" por indiki la "ŝelkoj-n" kiun tenas la pantalonetojn de infanoj*. Ĉu ne?

(*)Ekzemple, la pantaloneton de infano Oskar, la protagonisto de "La lada tambureto".

Irnerio (Italio)