2008-08-04

Pri urĝaj taskoj

Antaŭ kelkaj tagoj, estis lanĉita la serĉilon «Cuil», entrepreno de eksdungitoj de Google. Kial ili faris tion? Mi ne scias kaj eble ili mem ankaŭ ne scias, ĉar en neniu novaĵo kiun mi legis pri tio, trovis mi klarigon tiurilate. Ĉiukaze, mi supozas ke ili faris tion ĉar tio estas la nura afero kiun ili scias fari. Ne plu laborante ĉe unu el la plej grandaj firmaoj de la reto, mi supozas ke ili deziris daŭre fari la samon ol antaŭe.

Ĉu ni la retuzantoj bezonas novan serĉilon? Mi ne povus respondi tiun demandon nome de ĉiuj uzantoj sed, persone, mi estas ege kontenta pri Google, kiun mi uzas preskaŭ ekskluzive de antaŭ pli ol kvin jaroj. Se mi serĉas, ekzemple, «esperanto mexico», mi trovas 4.38 milionojn da paĝoj, kio pli ol sufiĉas por kontentigi miajn bezonojn pri informado.




Krome, kiel videblas en la bildo, la unua paĝo kiu aperas estas tiu de la Meksika Esperanto-Federacio, sub ĝia nova nomo esperanto-mexico.org. Oni povus demandi sin kial estis ŝanĝita la malnova, pli simpla nomo esperanto.org.mx, sed bedaŭrinde tiun respondon mi ankaŭ ne havas. Sed mi supozas ke iel, tiu ŝanĝo ŝuldiĝas al la fakto ke, antaŭ kelkaj monatoj (en majo, por esti preciza), ŝanĝiĝis ankaŭ la estraro de MEF. Kaj, kiel ni jam scias, ĉiu nova administranto, ĉefo, estro, prezidanto aŭ simpla tribestro, deziras gravuri sian propran nomon en la ŝtonoj de la memoro. Do, unu el la unuaj kaj plej urĝaj taskoj de ĉiu nova tribestro estas ŝanĝi ĉion kio —pli malpli facile— estas ŝanĝebla kaj anstataŭigi ĝin per io kiu kunportu sian nomon, sian enpremon. Io kio faros ke la venontaj generacioj diros: «Ĉi tie estis tiu respektenda tirano.»

Ne gravas se la malnova afero ankoraŭ taŭgas; ne gravas se la nova afero taŭgas malpli ol la malnova: la celo estas montri ke la tribestro kaj siaj hordoj pasis tra la loko, kiel Atilo la Huno, bruligante ĉion post si. Ho, jes, ĉar tio estas alia grava tasko de ĉiu nova reganto: forviŝi la spurojn de siaj antaŭuloj, por ke la homoj pensu ke, antaŭ ol la nova mastro prenis la kondukon de l' afero, neniu alia estis aginta; ĉiuj antaŭuloj estis nenifarantoj kiuj pigris sur la gloro de la posteno.

4 comentarios:

Anónimo dijo...

neninfaranoj

Anónimo dijo...

Chu... neninfarantoj... iu malsano?

Anónimo dijo...

"unu el la unuaj kaj plej urĝaj taskoj de ĉiu nova tribestro estas ŝanĝi..."

Vi tre pravas; oftege mi rimarkis tion. Kaj je mia surprizo — ankaŭ Ŝekspiro rimarkis ĝin. En Measure for Measure, Akto I, Sceno 2, Claudio plendas, ke la nova deputito de la duko ŝanĝas la leĝojn nur por elmontri sian rolon. Ŝekspiro komparas lin kun nova rajdanto de ĉevalo, kiu devas montri al la ĉevalo sian rajton komandi.

Ken

Anónimo dijo...

Saluton.

Mi estas ekstertera, kreinto de NIFO-DOSIEROJ, blogo pri nifoj kaj ekstertera vivo en Esperanto. En ĝi vi trovos aktualaĵojn, intervjuojn, dokumentajn filmojn, librorecenzojn, filmojn pri nifoj, ktp.

Vi estas invititaj partopreni.

http://fenomenonifo.wordpress.com/

Ĝis la revido.