2007-08-24

MEF kiel landa asocio

Kun granda ĝojo mi eklernis ke Meksika Esperanto-Federacio mirakle trovis la necesajn membrojn por konservi sian statuson kiel landa asocio de UEA. Tre bone! Mi memoras, antaŭ eble tridek jaroj, kiam MEF estis fariĝonta la landa asocio de UEA, la tiama estraro kunvenis por diskuti la aferon. Tiutempe, la meksika movado estis regita de la breĵnevanoj, inter kiuj mi estis la plej juna.

La diskuto temis pri la kotizoj al UEA. Ni estis travivintaj gravan devalutiĝon en nia lando kaj tial la kotizoj duobliĝis. Krome, kvankam teorie ni povis sendi monon eksteren, la proceduro estis tiom komplika ke en la praktiko ni estis nepagipovaj.

—Pli bone ni abonu El Popola Ĉinio-n, sugestis unu el ili, tre serioze—. Ĝi estas multe pli malmultekosta.

—Sed tio estas revuo, ne organizaĵo!—, ripostis alia, kiu ĉiam ĉeestis la UK-ojn kaj sopiris esti nomata observanto de MEF ĉe UEA por pave paradi en la kongresejo.

La mieno de la proponinto de El Popola Ĉinio antaŭ tiu respondo sciigis min ke, por li, estis la samo. Krom ricevi revuon, kiun alian avantaĝon ofertas aparteni al asocio?

Ĉiukaze, la decido estis farita peti aliĝon al UEA kiel landa asocio. Tiutempe, MEF deklaris 100 membrojn. Ĉiujare ĝi havis ekzakte la saman nombron da membroj: cent. Neniu mortis, neniu nova aliĝis (aŭ eble mortis la sama nombro da novaj aliĝintoj, mi ne scias) dum preskaŭ la dudek jaroj kiuj daŭris la breĵneva reĝimo. Ho, la bela epoko!