2008-02-10

Novaĵoj el mia muelejo

La plej freŝa novaĵo en la esperanto-movado en Meksiko estas la organizado de la nacia kongreso en la urbo Agŭaskalento. Tiuj kiuj ĉeestos certe jam scias kie ĝi situas kaj ne bezonas klarigojn; tiujn kiuj ne ĉeestos, plej verŝajne ne interesos scii ke ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma ŝtato, kaj situiĝas pli malpli en la centro de la lando.

Sub la temo “Esperanto en ĉies buŝo”, la kongreso estas inaŭgurota la 1an de majo, kaj finos la 4an. La 5an estos post-kongresa ekskurso. La datoj de la kongreso estas tre konvenaj, almenaŭ por la meksikanoj, ĉar kaj la 1a kaj la 5a estas feritagoj: la 1a pro la internacia labortago, kaj la 5a estas ferio por omaĝi la kuraĝan batalon kiun la meksikaj trupoj gajnis super la francaj, dum la mallonga dua imperio en nia lando, dum la 19a jarcento. Ĉiukaze, tiuj datoj kreas kion ni nomas “ponto”: feritago antaŭ la semajnfino kiu, tiel, servas kiel senlabora ponto al alia semajno.

La kongreso estas organizata de la Meksika Esperanto-Instituto, kiu funkcias kiel loka grupo de MEF. La kongresejo estos la hotelo Elizabeth.