2008-06-21

Kia ripozita vivo!

La meksikano faras nenion. Ĉiam kiam oni demandas al meksikano kion li faras, li ĉiam respondas, kvazaŭ akuzita de krimo:

—Ne, nenion... nur ĉi tie.

Jes, meksikano preferas esti konsiderata pigrulo ol krimulo.

Kaj li ĉiam estas “nur ĉi tie... ĉi tie kaj nenio plu”.

Li eble estas ŝvite laboranta per martelo kaj segilo, masonanta brikojn sub la peza sunvarmo aŭ simple remaĉante ciferojn per kompitilo, sed, se vi demandas, li certe respondos ke ne, li faras nenion... li nur estas ĉi tie.

2008-06-18

Interreta aktivado

Unu el la plej gravaj problemoj de la nuntempa esperanto-movado estas la retpoŝtaj dissendolistoj, ankaŭ konataj kiel Yahoo-grupoj (aŭ kiel la fundamentistoj volas, “Jahuaj-grupoj”).

La procezo starigi tiajn grupojn ne povas esti pli facila:

1. Oni elektas nomon pli-malpi priskriban, ekzemple, “Esperanto en Sudokcidenta Furzonio”.

2. Kiel membrojn de tiu grupo, oni povas registri ĉiujn adresojn kiujn oni povu kolekti el aliaj grupoj, eĉ se la koncerna persono ne konscias pri tia membreco.

3. Stariginte la grupon kaj registrinte la membraron, oni jam povas sendi interesajn mesaĝojn pri la disvolviĝo de esperanto tra la tuta mundo: renkontiĝoj de lokaj grupoj, salutmesaĝoj al kongresoj kaj kunvenoj, kursoj kaj prelegoj en lernejoj aŭ universitatoj; ne gravas se ĉio ĉi okazas en foraj kaj ĝis tiam nekonataj landoj: la celo estas instili en la legantoj de la mesaĝoj la nocion ke esperanto antaŭeniras tra la mondo, prezenti modelajn agadojn kaj, antaŭ ĉio, doni la impreson ke ni tre aktivas por la disvastigo de esperanto.

Tiel, la aktivulo estas jam kreinta “grupon”, ĝermon de asocio aŭ almenaŭ de propra tribo kaj lin komfortas la ideo esti aktiva kaj utila. “Sia” grupo fariĝas sia vivokialo.

La problemo estas ke tiaj “grupoj” ekzistas nur en la Reto: ĝiaj membroj plej ofte neniam konas unu la aliajn, ili nenion faras en la praktiko —krom, kompreneble, sendi kaj resendi mesaĝojn— kaj la tuto donas la falsan impreson ke ili jam agas sed, paradokse, tio vere malhelpas ĉiun veran agadon.

Alia afero estas kiam tiuj disendolistoj estas starigitaj de grupoj aŭ asocioj jam ekzistantaj en la realo, kiel komunikiloj, ĉefe kiam ties membroj loĝas en diversaj urboj kaj malfacilas la rekta kontakto. Se oni uzas tiun rimedon por diskuti kaj analizi proponojn agi, por debati ideojn kaj komuniki novaĵojn, oni rajtus diri ke la disendolisto estas helpa. Sed tro ofte, en tiaj cirkunstancoj, la ricevantoj de la mesaĝoj ne reagas (aŭ eĉ ne legas la mesaĝojn) kaj la disendolisto perdas sian utilon.

2008-06-17

Cerbumaĵoj

Blogi estas tre simila al ĵeti mesaĝon en botelo en la oceanon: post ŝvitaj klopodoj, oni sukcese kunplektas kelkajn vortojn, lanĉas ilin al la publiko, kaj plejofte ricevas neniun respondon. Eble tio klarigas kial la blogoj aperas kaj malaperas en nia verda pejazĝo. La bloganto, kiel ĉiu artisto, revas aplaŭdon kaj bezonas komentojn —eĉ kritikajn— por daŭre teni sin en sia posteno.

Konkurenci por la legantoj estas malfacila tasko, ĉefe ĉar oni ne scias kion deziras la pacienca publiko kiu honorigas nian blogaĵon per sia legado. Ĉu ni ornamu ĝin per brilaj imagoj? Per videoj el YouTube? La onidiroj, tamen, asertas ke oni verku pri interesaj temoj... ho, ve! Tio ja vere malfacilas, ĉar interesaj temoj estas je la dispono nur de tiuj kiuj havas interesan vivon. Kaj la mia, almenaŭ en la nunaj tempoj, estas fakte tre enua.

Do, mi povas nur oferti kelkajn cerbumaĵojn, en la espero ke aliaj personoj trovos ion komunan en miaj pensoj. Kaj, kiu scias? Eble tiu eĉ degnos lasi iun komenton.