2007-05-26

Floroj el mia ĝardeno

Kiam mi aĉetis mian domon, en la angulo de l' ĝardeno staris eta kapsik-arbeto. Ĝi kreskas ruĝajn kapsikojn, malgrandajn sed tre pikantajn, kaj blankajn florojn. Nur unu fojon mi faris saŭcon el tiuj: mia ideo estis unue rosti por poste kuiri ilin en tomato-saŭco kun aliaj spicoj.

La rostado, ve, kreis tioman fumon —akran kaj pikantan— ke ĉiuj ĉeestantoj estis devigataj eliri el la domo por spiri la freŝan aeron de l’ ĝardeno. Tiel finiĝis miaj klopodoj kuiri manĝaĵojn kreskitajn de mi mem en mia horto.



Tial mi praktike forgesis la arbeton. Nur de foj’ al fojo, iu najbaro petis permeson rikolti kelkajn kapsikojn por fari “saŭceton”, kiel li diris. Mi neniam avertis lin pri la pikanteco de tiuj inferaj legomoj sed, siavice, li neniam plendis. Sed antaŭ kelkaj semajnoj, kun granda surprizo mi vidis ke la arbeto ne plus estis en ĝia angulo. Anstataŭ estis malgranda fosaĵo, kiel spuro de ĝia multjara ĉeesto en mia ĝardeno.

Mi faris mensan noton por demandi al ĝardenisto kio okazis al la arbeto, sed iel mi ĉiam forgesis la aferon kiam mi vidis s-ron Bartolo, la afabla kaj maljuna ĝardenisto.

Iun matenon, mi memoris la aferon kaj decidis iri en tiu sama momento demandi al s-ro Bartolo pri mia kapsik-arbeto. Sed elirinte el la domo, kion mi unue vidis ĉe la angulo de l’ ĝardeno, estis la arbeto. Ne la originala, sed evidente temis prio iu nova, ŝosita el la malaperinta arbeto.

Por mi, tio sufiĉis por solvi ĉiujn dubojn: la ĝardenisto elradikigis mian arbeton, plantis ĝin aliloke kaj, kiam venis la tempo, replantis ŝoson en mian ĝardenon por kompensi la ŝtelon.

Mi ne estas kverelema homo, nek ŝatas skandali pro trivialaĵoj. Nun mi havas mian arbeton (kiun mi cetere ne profitas) kaj la ĝardenisto —aŭ la najbarulo kiu ŝatas kuiri saŭcon, mi ne certas kiu— havas ankaŭ sian arbeton. Kial plendi?

2007-05-21

Mizera fiasko

Mia alvoko por la fondo de Meksika Esperanto-Tribaro ŝajne ne sukcesis. Ĉar jes, estis io kion mi tute neglektis kaj, kiel ĉiam, tiu neglektita eta afero rezultas la kaŭzon de l’ fiasko.

Kial neniu respondis al la flugfolioj disdonitaj, al retmesaĝoj senditaj kaj, kompreneble, al la noto publikigita en tiu ĉi blogo? Tre simple: la tribestroj ne parolas esperanton sufiĉe bone por kompreni kion mi diris.

Esperanto estas damnita pro ĝia facileco kaj, almenaŭ en Hispanparolantio, ankaŭ pro ĝia simileco al nia lingvo. Jes, post unu semajno da studo, la lernanto sentas sin sufiĉe flua; post du semajnoj, li dekretas ke ne plu necesas lerni. Kaj je la tria semajno, li komencas instrui kaj krei sian propran tribon. Tial, en nia movado svarmas ne “eternaj komencantoj” sed “krokodiloj” maskitaj kiel akademianoj, nesufiĉe bakitaj parolantoj de la lingvo pozantaj kiel instruistoj, gvidantoj, majstroj aŭ guruoj.

Nur tiel ni povas kompreni la estiĝon de mesaĝoj kiel la jena:
La klubo de Esperanto el *** afable invitas vin al la cultura samajnfino organizata pro nia aro, kiu estas okazota la 9ª junion ĉe ***.


Estas klare ke en tiu urbo de *** (mi volas kaŝi la nomon post pia vualo de anonimeco) estas naskota nova tribo, estrita de la organizanto de tiu “cultura samajnfino”. (Notu ke li ankoraŭ ne kuraĝas nomi tribo sian grupon, sed simple “aro”.)

Vidinte tion, mi estas tentata lerni volapukon: ĝi estas tiom malfacila kaj fremda al ĉiu vivanta lingvo, ke mi supozas ke neniu povas pretendi paroli ĝin sen veraj, profundaj konoj.

2007-05-15

La gazetaro kaj ni

Esperanto estas tiom neglektata de la ĝenerala publiko, kaj speciale de la gazetaro, ke ĉiu informo, komento aŭ simpla aludo al ĝi vekas aŭ entuziasmon aŭ skandalon inter la pacaj batalantoj.

Kompreneble, tio okazas plej ofte kiam temas pri niaj “publikaj” gravuloj, t.e., tiuj samideanoj kiuj iel sukcesis trapasi la familian rondon kaj iĝis konataj de la neesperantistaro.

Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj, Reinhard Selten, “nia” nura Nobel-premiito, parolis ante la Eŭropa Parlamento, pledante pro la lernado de esperanto, kiel vojo plifortigi la eŭropan identecon.

Liaj vortoj estis priskribitaj, prikomentitaj, diskutitaj kaj eĉ kritikitaj en gazetoj, ĵurnaloj, forumoj kaj ĉiu ajn klaĉejo de nia Verda Planedo. La problemo? Ŝajne, d-ro Selten rekomendis ke esperanto estu lernata kiel “unua” lingvo, antaŭ ol la ŝtata lingvo.

Tio kompreneble estas en franka kontraŭstaro kun la rolo de “dua lingvo” por ĉiuj al kiu ni aspiras por esperanto. Sed eĉ la fakto ke esperanto estu la lingva bazo de la eŭropa identeco estas diskutinda. Kio pri la aliaj kontinentoj? Kion diros amerikanoj, afrikanoj, azianoj kaj oceanianoj pri la europcentrismo de tiu nocio?

Krome, restas alia problemo: ĉu d-ro Selten vere diris kion oni diras ke li diris? La gazetaraj komunikoj estas konfuzaj kaj ne ĉiuj aludas al esperanto. Kaj li mem, almenaŭ ĝis mia scio, ne estas klariginta kion li vere diris.

Ĉiukaze, la vera temo ne estas kion vere diris d-ro Selten sed la bruo, eksplodo kaj skandalo kreitaj surbaze de liaj vortoj. Ke li parolis pri esperanto antaŭ la Eŭropa Parlamento estas simpla fakto kiu neniel afektos la antaŭeniĝon de la lingvo. La parlamentanoj ne aplikos lian proponon, la gazetaro baldaŭ forgesos liajn (miskomprenitajn) vortojn, la Tero daŭre turniĝos, sed la kolegaro restos engaĝita en la harfenda disk(p)utado pri la veraj vortoj, la vera senco, la vera celo kaj intenco de liaj vortoj.

Ĝis, kompreneble, alia afero aperos sur la scenejo.

2007-05-11

La kulero en la puto

Mi eklernis esperanton pere de anglalingva lernolibro, ĉar en tiu tempo, mi povis nenie trovi hispanlingvan. Tio havis du efikojn: mi ne komprenis la sonon de la diftongo “aŭ”, ĉar mi ne sufiĉe scipovis la anglan. Kaj due, mi ne lernis diri: “Kiel vi fartas?”, sed “Kiel vi statas?”.

Nur multajn jarojn poste mi komprenis kial la anglalingvanoj ne komfortis dirante “farti”. Jes, en la angla, “to fart” signifas furzi. Do, kiam ili diras “Kiel vi fartas?”, la alkutimiĝinta orelo certe aŭdas “Kiel vi furzas?” Tio, kompreneble, estis tro multe por la ĉastaj oreloj de la viktorianaj britoj. “Jes, mi estas progresema homo kaj lernos artefaritan lingvon, sed... je Georgo! Mi ne demandos al fraŭlino se ŝi... mmm... se ŝi... aŭ kiel... vi komprenas! Mi ne povas diri ion similan!”

Mi supozas ke en ĉiuj naciaj lingvoj ni povas trovi “maldecajn” vortojn kiuj hazarde estas tute normalaj esperantaj vortoj. Mi memoras ke, dum iu esperanto-kurso, kiam ni estis lernontaj la nomojn de la manĝilaro, iu lernantino simple rifuzis legi la lecionon. La hispanparolantoj eble jam komprenis kial: estas la forko, la tranĉilo kaj... kaj... damne! Ho, jes, la supmanĝilo. Bone, jes, ĝi fakte nomiĝas kulero, sed tiu vorto en la meksika-hispana tutsimple ne decis esti elparolata de pruda fraŭlino (Rim.: Ne decis tiam, antaŭ preskaŭ kvardek jaroj; nuntempe la moroj pri la lingvaĵo estas multe pli liberaj.)

Alia tia vorto estas “kulo”, kiu en la hispana signifas “pugo”. Feliĉe, ne estas kutime paroli pri malgranda insekto el la ordo de dipteroj, kies ino suĉas sangon de mamuloj kaj birdoj, kaj tial tiu vorto povas ne aperi en baza kurso de esperanto.

Unu vorto kies elekto ankoraŭ estas por mi nekomprenebla estas “puto”. Mi supozas ke D-ro Z prenis ĝin el la franca “puits”, sed certe li ne sciis kion ĝi signifas en la hispana! Krome, ĉu “puto” estas la edzo de la “putino”? Kiam oni parolas pri la logikeco de l’ esperanto, tiu demando ĉiam ŝprucas en mian kapon.

2007-05-09

Baldaŭa lanĉo de MET

Ĉiam konvenas pripensi kaj analizi l’ aferojn. Do, post serioza kaj profunda konsidero, mi decidis fondi MET, t.e., Meksikan Esperanto-Tribaron, de kiu, kompreneble, mi estos Plej Elstara Moŝto.

Jes, kial ne akcepti la ĉefan trajton de l' esperantismo en nia lando kaj agi konsekvence? Se ĉiu instruisto estas tribestro, plej logike estas kunvoki al fondiĝo de kunfederacio de triboj, en kiu ĉies rajtoj —kaj ĉefe, teritorio kaj gestudentoj— estos respektataj.

Do, mi poste anoncos daton kaj lokon de la fondkunveno, kiun rajtos partopreni ĉiu tribestro.

Kompreneble, mi ne povas preterlasi la nombran faktoron, kaj tiel, triboj kun kvin aŭ pli da membroj rajtos voĉdoni; kun pli ol tri sed malpli ol kvin, povos paroli, kaj tiuj triboj kun malpli ol tri membroj rajtos nur esti observantoj.

Mi invitas ĉiujn tribestrojn kontakti min por peti pliajn informojn.

2007-05-07

Tribaneco kaj movado

Post lerni esperanton, mi aliĝis al la junularo grupo pro du gravaj kialoj: tiutempe mi estis junulo 15-jara, kaj ne konis aliajn esperantistojn ekster tiu rondeto.

Tial granda estis mia surprizo kiam, du jaroj poste, mi eksciis pri la ekzisto de alia raso de esperantistoj kiu loĝis sur nia sama planedo. Temis, kompreneble, pri la breĵnevanoj, grupo formita de ne pli ol dek maljunuloj kiuj nomis sin la Meksika Esperanto-Federacio.

Ili faris nenion krom kunsidi ĉiun 15-an de decembro ĉe iu kafejo, kaj paroli pri la nova sento kaj la sankta revo de l’ homaro. Ho, jes, ili ja havis poŝtkeston, kiu dum multaj jaroj estis la sola indico de la ekzisto de esperanto en nia lando.

Nu, eble mi troigas. Ekzistis kompreneble la junulara grupo. Tiu ĉi kunvenis trifoje semajne en oficejo pruntita de iu registara instanco. Sed du jaroj post mia aliĝo, okazis registaro-ŝanĝo (kompreneble post demokrata balotado k.t.p.) kaj la junulara grupo perdis sian sidejon, ĉar la nova registaro forviŝis la pruntantan instancon el sia strukturo (fakte, ĝi estis kunfandita en pli grandan kaj pli ambician kulturan organismon).

Mi devas konfesi ke, en tiu ĉi punkto de l’ rakonto, mi jam forgesis kion mi celis per ĝi. Sed ĉiukaze, mi kredas ke de la tiama situacio oni povus eltiri lecionon por la nuntempo.

Unue estas la fakto ke esperantistoj ekzistas, sed ke ili estas disigitaj, ne malmultfoje nerepacigeble batalantaj unu kontraŭ la alia (ĉikaze, multe pli taŭgas singularo ol pluralo ĉar, bedaŭrinde, niaj nombroj estas magraj). Antaŭ jaroj, kiam mi aktivis kiel ĝenerala sekretario de MEF kaj UEA kutimis sendi liston de individuaj membroj, min ĉiam surprizigis trovi tie multajn nekonatajn nomojn: eble 50 aŭ 60 membroj de UEA ekzistis en lando kies asocio neniam havis pli ol 20. Stranga mistero.

Alia fakto estas iu speciala karaktero de la esperanto-movado en Meksiko. Ĉiu instruanto ŝajnas tribestro ĵaluze protektante siajn lernantojn de eksteraj influoj. Oni ja instruas kaj disvastigas la lingvon, sed la novaj rekrutoj eble neniam aŭdas pri la ekzisto de MEF, nek pri la aliaj triboj. Mi ne citos ekzemplojn por ne impresi kiel etanima, sed mi de jaroj aŭdas pri la amasaj kursoj organizataj en fama universitato de la ĉefurbo, sed ĝis nun nek unu el tiuj lernantoj estas alproksimiĝinta al la asocio.

Kompreneble, restas le ebleco ke por la ĵus rekrutitaj pacaj batalantoj, ni, la veteranoj, ĉu MEF-anoj aŭ ne, reprezentas la breĵnevan reĝimon, kaj tial ili deziras nenion komunan kun la asocio. Se tiu estas la kialo de ilia indiferenteco, kion ili devus fari estas detronigi nin kaj starigi novan etapon de la esperanto-movado en Meksiko.

2007-05-06

Mi jam havas titolon

Dank' al fondiĝo de Esperanta Respubliko, mi jam akiris mian ambiciatan titolon: ekde hodiaŭ, mi estas Ministro pri Ata/Itaj Aferoj (kompreneble majuskle por reliefigi la gravecon).

Do, nun mi estàs r-ano (respublikano) kaj m-istro (ministro), krom esti s-ano, e-mito (ermito, laŭ la dua signifo de PIV) kaj p-into (prezidinto, t.e., eksprezidanto). Eble mi estas ankaŭ c-ano (civitano), pro tio ke MEF aliĝis al la Pakto por la Civito, sed tion mi dubas. Unue ĉar, kvankam laŭ la statuto mi estas fondinta membro de MEF (dum la heroa epoko de 1996, kiam la revolucia movado detronigis la breĵnevan reĝimon), alia regulo de la sama statuto postulas ke, por esti membro, mi pagu kotizon, kion mi ne faras jam antaŭ eble du-tri jaroj. Kaj due, ĉar la aparteneco al la Pakto funkcias nur laŭ individua decido; do, se mi volas aldoni la ambiciatan mallongigon “c-ano” al mia nomo, mi devus aliĝi persone, kio estas ekster miaj planoj.

Nu, pri kio temas tiu Esperanta Respubliko? Mi ankoraŭ ne scias. Sed rajtas supozi ke, same kiel okazas ĉe multaj aliaj e-organizàjoj kun bombastaj nomoj, ankaŭ neniu scias, do, mi ne angoros pro tio.

Se ankaŭ vi deziras r-aniĝi, konsultu la blogon de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo), kaj proponun vin mem por la posteno de viaj revoj.

MEF punota?

Laŭ la statuto de Universala Esperanto-Asocio, por esti landa asocio, estas necese havi almenaŭ 25 membrojn. La demando, do, estas, ĉu vere gravas esti landa asocio?

Landa asocio estas fakte filio de UEA en la koncernata lando. Aŭ se ne filio, ja reprezentanto. Se UEA reprezentas la esperanto-movadon antaŭ la ekstera mondo, internaciaj instancoj kaj supranaciaj organismoj, la landa asocio reprezentas ĝin en landa nivelo. Esti landa asocio, do, donas iom da prestiĝo al asocio (kompreneble, tio dependas de la prestiĝo kiun povas ĝui UEA, sed tio estas alia afero).

Bone, la problemo ĉe ni estas ke la Meksika Esperanto-Federacio ne havas eĉ tiujn 25 membrojn por resti kiel landa asocio de UEA en Meksiko. Kaj kompreneble, ĝi riskas perdi tiun statuson.

Kiel mi jam diris, tio estas nekomprenebla problemo. Kial la estraro de MEF decidis informi la veron kaj reporti pasintjare nur du (jes, 2, unu plus unu, 1+1) membrojn? Tio ne decas. Ĉu la estraranoj ne scias mensogi?

Mi jam menciis kiel oni agis ĉe MEF kiam ĝi estis nura poŝtkesto: oni inventis membrojn kaj ĉio solviĝis. La kotizo por aligita membro estas tiom malalta (kvindekono de la MA-kotizo), ke la tiutempa prezidanto de MEF pagis ĝin el sia propra poŝo.

Sed mia demando estas alia. Se nun MEF riskas perdi sian statuson pro membro-manko, kial ĝis nun? Jam de pluraj jaroj ĝi havas malpli ol 25 membrojn. Sufiĉas foliumi la jarlibrojn, ekzemple de 2000 ĝis nun, por konfirmi tion. Do, kial ĝis nun UEA atentigas pri tiu ĉi fakto? Mi ne deziras esti paranoja, sed mi ne povas forgesi ke pasintan jaron MEF aliĝis al tiu kavalir-ordeno surnomata Pakto por la Civito (jes, en mia koro mi aspiras esti senatano aŭ havi alian eĉ pli pimpan titolon). Ĉu MEF estos punata pro tio? Ne, ne povas esti, ne rajtas, ne decas, ne licas... sed, kiu scias la veron?

2007-05-05

Fantomo trakuras Esperantujon

Fantomo de skandalo hantas la meksikan esperantistaron. Jam de unu jaro, la decido de la Meksika Esperanto-Federacio (MEF) aliĝi al la t.n. Pakto por la Civito estas en la centro de la debatoj, la disputoj kaj la klaĉoj kiuj de temp’ al tempo kolorigas la normale senbruan vivon de nia diligenta kolegaro.

Oni akuzas la Federacion esti ŝanĝinta fidelecon. Jes, pro tio ke ĝi estas la landa asocio de UEA, oni supozas ke ĝi devas resti ĝismorte fidela al la burokratoj kiuj reprezentas (aŭ diras reprezenti) la esperanto-movadon tra la tuta mondo.

Kompreneble, tiu decido estas perfekte banala. Ke aro da kelkaj uloj, en lando kun prskaŭ neekzistanta esperanto-movado, decidu ĵuri fidelecon al grupeto kiu fanfarone nomas sin “civito”, estas tiom grava kiel la marko de la papero kiun mi uzas por viŝi mian pugon.

Bedaŭrinde, laŭ mia sperto, esperantistoj loĝas en malgranda mondo, kie ne ekzistas mizero, militoj aŭ iu ajn alia problemo. Eta kaj malgrandanima mondo kie nur gravas kiu organizaĵo havas pli da membroj, kiuj gajnas kiun premion, pokalon, floran ludon aŭ konkurson, kiu asocio kapablas organizi kongreson, kongreseton, kunvenon, renkontiĝon aŭ simplan kunsidon kun pli ol tri ĉeestantoj.

Ho, nia Verda Planedo! Tro malproksima al siaj idealoj, sed tro prokisma al kvereloj kaj bataloj pri la plej taŭga metodo ilin atingi.

Ĉu vere, kiel iu diris, la problemo de MEF estas tio ke ĝi ne havas la sufiĉan nombron da membroj por rajti nomumi observanton ĉe UEA? Se tio vere estus la problemo, MEF povus agi kiel jam agis antaŭ pluraj jaroj, kiam ĝi plate kaj glate deklaris ĉiujare cent membrojn. De jaro al jaro, la membraro restis ĉiam la sama; neniu veterano mortis, neniu komencanto alvenis. Estis la glora erao de la Federacio, dum la 1970-aj jaroj, kvankam mi sentas la tenton nomi ĝin la “breĵneva epoko”, pro la stagnado kiun vivis la movado en nia lando.

Sed la vera problemo de MEF ne estas simpla membro-nombro por plenumi kondiĉon. Ĝi estas multe pli komplika kaj profunda. Disvolvi tiujn temojn estas tasko por venontaj blogaĵoj.