2008-07-09

Malfacila demando

Unu el la grandaj misteroj de la esperanto-mondo estas la kialo persono lernas la lingvon. Kial oni lernas lingvon kiun ne uzos? Aŭ, alie dirite, kiel oni uzos la ligvon lernitan? Ne nur esperanton, kompreneble, sed ĉiun ajn alian lingvon. Eternaj komencantoj estas ofte kritikataj en nia medio; sed tio ne estas fenomeno ekskluziva de Esperantio: ĝi aperas ankaŭ en aliaj lingvoj. Tiel, mi konas multajn personojn kiuj, post jaroj da lernado de la angla lingvo, apenaŭ kapablas diri kelkajn salutvortojn; ili ne kuraĝas legi anglalingvan verkon, des malpli spekti filmon rekte en la angla, sen subtitoloj, ĉar scias ke nenion komprenos.

Mi ne remaĉos ĉi tie la argumenton ke, se ili estus dediĉintaj tiun saman tempon al lernado de esperanto, ili jam kapablus esprimi sin flue kaj libere: tion scias ĉiu leganto, kaj estas eĉ ero de la plej baza finvenkista propagando. Ne, kion mi celas estas ke la fenomeno de eternaj komencantoj etendiĝas al ĉiuj lingvoj (kaj fakte, ankaŭ al ĉiuj studobjektoj) kaj esperantistoj ne devas honti pro tio.

Sed la demando restas: kial lerni lingvon? Aŭ pli precize: kial lerni lingvon kiun ni ne uzos? Jes, ja estas malfacile por la ordinara esperantisto praktiki la lingvon en la persona komunikado, sed tio pli kaj pli ofte perdas sian signifon dank' al la moderna teknologio, kiu ebligas voĉan komunikadon eĉ inter loĝantoj de foraj landoj. Krome, ni ĉiam havis librojn kaj revuojn por legi, por ne paroli pri la nuntempaj eblecoj de Interreto.

La unua demando kiun mi starigus al baza kursano, estus kial li volas lerni esperanton. Certe, ĉies respondon estos persona kaj povos esti tre malsimila al la aliaj. Sed se ni scius kion serĉas persono kiu alproksimiĝas al esperanto, estus pli facile ke li atingu la deziratan rezulton.

1 comentario:

Anónimo dijo...

Kiel mi skribis en http://www.liberafolio.org/2007/kvalito-ne-kvanto-nemovada-esperantismo/,
homoj interesiĝas pri lingvoj pro tuta mikspoto da kialoj, iuj sensencaj. Mi mem eklernis E-on kun 14 jaroj, ĉar mi volis "esoteran lingvon" por mia taglibro (kaj mi eĉ skribis ĝin cirile).

Ken