2008-06-18

Interreta aktivado

Unu el la plej gravaj problemoj de la nuntempa esperanto-movado estas la retpoŝtaj dissendolistoj, ankaŭ konataj kiel Yahoo-grupoj (aŭ kiel la fundamentistoj volas, “Jahuaj-grupoj”).

La procezo starigi tiajn grupojn ne povas esti pli facila:

1. Oni elektas nomon pli-malpi priskriban, ekzemple, “Esperanto en Sudokcidenta Furzonio”.

2. Kiel membrojn de tiu grupo, oni povas registri ĉiujn adresojn kiujn oni povu kolekti el aliaj grupoj, eĉ se la koncerna persono ne konscias pri tia membreco.

3. Stariginte la grupon kaj registrinte la membraron, oni jam povas sendi interesajn mesaĝojn pri la disvolviĝo de esperanto tra la tuta mundo: renkontiĝoj de lokaj grupoj, salutmesaĝoj al kongresoj kaj kunvenoj, kursoj kaj prelegoj en lernejoj aŭ universitatoj; ne gravas se ĉio ĉi okazas en foraj kaj ĝis tiam nekonataj landoj: la celo estas instili en la legantoj de la mesaĝoj la nocion ke esperanto antaŭeniras tra la mondo, prezenti modelajn agadojn kaj, antaŭ ĉio, doni la impreson ke ni tre aktivas por la disvastigo de esperanto.

Tiel, la aktivulo estas jam kreinta “grupon”, ĝermon de asocio aŭ almenaŭ de propra tribo kaj lin komfortas la ideo esti aktiva kaj utila. “Sia” grupo fariĝas sia vivokialo.

La problemo estas ke tiaj “grupoj” ekzistas nur en la Reto: ĝiaj membroj plej ofte neniam konas unu la aliajn, ili nenion faras en la praktiko —krom, kompreneble, sendi kaj resendi mesaĝojn— kaj la tuto donas la falsan impreson ke ili jam agas sed, paradokse, tio vere malhelpas ĉiun veran agadon.

Alia afero estas kiam tiuj disendolistoj estas starigitaj de grupoj aŭ asocioj jam ekzistantaj en la realo, kiel komunikiloj, ĉefe kiam ties membroj loĝas en diversaj urboj kaj malfacilas la rekta kontakto. Se oni uzas tiun rimedon por diskuti kaj analizi proponojn agi, por debati ideojn kaj komuniki novaĵojn, oni rajtus diri ke la disendolisto estas helpa. Sed tro ofte, en tiaj cirkunstancoj, la ricevantoj de la mesaĝoj ne reagas (aŭ eĉ ne legas la mesaĝojn) kaj la disendolisto perdas sian utilon.

1 comentario:

Anónimo dijo...

Kiam mi laboradis lingvistike inter la Hoĉankoj (indiana tribo de Viskonsino kaj Nebrasko), mi lernis indiĝenan vorton kun la signifo "plibonigi sin per parolado".

Mi neniam lernis precize la aplikeblecon de tiu termino, sed mi ofte rememoras ĝin, vidante la modernan fidon je parolado. Ekzemple TV-diskutoj pri mondaj eventoj oftege proponas al la spektantaro: "Ni volas ankaŭ Vian opinion!" kaj centoj komentas -- sed kun kia efiko?

Ŝajne ni sentas nuntempe, ke se ni donas niajn opiniojn, ni faras ion.

(Viaj blogeroj estas tre interesaj; ne rezignu!)

Ken