2008-06-17

Cerbumaĵoj

Blogi estas tre simila al ĵeti mesaĝon en botelo en la oceanon: post ŝvitaj klopodoj, oni sukcese kunplektas kelkajn vortojn, lanĉas ilin al la publiko, kaj plejofte ricevas neniun respondon. Eble tio klarigas kial la blogoj aperas kaj malaperas en nia verda pejazĝo. La bloganto, kiel ĉiu artisto, revas aplaŭdon kaj bezonas komentojn —eĉ kritikajn— por daŭre teni sin en sia posteno.

Konkurenci por la legantoj estas malfacila tasko, ĉefe ĉar oni ne scias kion deziras la pacienca publiko kiu honorigas nian blogaĵon per sia legado. Ĉu ni ornamu ĝin per brilaj imagoj? Per videoj el YouTube? La onidiroj, tamen, asertas ke oni verku pri interesaj temoj... ho, ve! Tio ja vere malfacilas, ĉar interesaj temoj estas je la dispono nur de tiuj kiuj havas interesan vivon. Kaj la mia, almenaŭ en la nunaj tempoj, estas fakte tre enua.

Do, mi povas nur oferti kelkajn cerbumaĵojn, en la espero ke aliaj personoj trovos ion komunan en miaj pensoj. Kaj, kiu scias? Eble tiu eĉ degnos lasi iun komenton.

2 comentarios:

Anónimo dijo...

Jes, mi lasos komenton. Sed ideale ankaŭ la komento devus esti interesa, kaj tio ne ĉiam estas ebla...

Nu, laŭ mia sperto, multaj homoj legas, kaj eĉ kiam oni trovas ke la teksto estas interesa, oni hezitas komenti, ĉar ankaŭ la bona komento bezonas cerbumadon.

Do, restu en la posteno. Ricevu la aplaŭdon, kaj ĉifoje (eble escepte) ankaŭ la komenton.

ĵeromo dijo...

nombrilo de vizitoj povus trankviligi vin. eĉ pli interese clustrmaps proponas senpagajn mapetojn pri la loĝlokoj de vizitantoj. tian mapeton mi enmetis, post ke mi vidis tian en la notejo de razeno.