2007-06-03

La korelativoj en la problemo de esperanto

Mi tre ofte pensas ke la granda problemo de esperanto estas ke ĝi ne estas tre disvastigata. Vidu nur: ĉiuj kiuj ekscias pri esperanto, ĉiam demandas kiom da personoj ĝin parolas (kompreneble, post demandi kie ĝi estas parolata). Kiam ili aŭdas la magrajn ciferojn kiuj konsistigas niajn vicojn, ilia rezonado estas ke ne indas lerni lingvon por uzi ĝin kun tiom malmultaj personoj (por ne paroli pri kion ili povas pensi pri tiuj personoj kiuj dediĉas tempon, monon kaj klopodojn por lerni minoritatan lingvon).

Do, la ekvacio estas simpla: esperanto ne disvastiĝas ĉar ĝi estas parolata de malmultaj personoj, kaj malmultaj personoj parolas ĝin ĉar ĝi ne disvastiĝas. Tiel, la solvo estas ankaŭ simpla: ni devas disvastigi esperanton!

Kompreneble, mi ne scias kiel ni povos disvastigi esperanton (ĉar neniu volas lerni ĝin ĉar ĝi ne estas disvastigata), sed tio estas alia afero. Mi nur notas kion ni devas fari; la decidon kiel ni faros tion, mi lasos a la politikistoj.

9 comentarios:

Anónimo dijo...

Interesa vidpunkto.

Mi trovas ke estas tre facile kulpi aliajn kiam ni mem havas kulpon.

Sed ne serĉu plue vian respondon.
Sed nur respondu por vi mem:

Kial vi lernis esperanton ?

La politikistoj en Meksikio estas terure malkompetentajn.

Ne fidu neniom al ili.
Ili ne estas fidindajn.

Anónimo dijo...

Interesa, via moto. Sed mi tute ne povas kompreni ĝin.
=(

zooplah dijo...

Ŝajne ekzistas mito (almenaŭ ĉe usonanoj), ke la sola kialo por lerni alian lingvon estas se oni loĝos aŭ vizitos, kie ĝi estas parolita. Mi malkonsentas kaj kredas, ke lernanta aliajn lingvojn estas gravajn por pli bonaj kialoj. Oni ne povas lerni la kvanton da lingvoj por komuniki kun ĉiuj en la mondo, sed iu ajn lingvo, kiu oni lernu plibonigos sian menson en multaj vojoj. Kaj la avantaĝo de Esperanto estas, ke ĝi estas tiom malpli malfacila ol aliaj lingvoj.

Konvinkanta homojn pri tio estas laŭ mi kiel atingi pli da parolantoj. Mi tamen ne signifas, ke tio estos facila.

Jorge Luis dijo...

Anonimulo: Mi ne parolis pri la meksikaj politikistoj, sed pri la esperantaj, t.e., la funkciuloj de la movado.

Anónimo dijo...

@Jorgeluis,

mi stultas kaj ne tre bone komprenas vin.

ĉu vi parolas pri UEA aŭ la Civito aŭ SAT aŭ pri iu alia ?

Anónimo dijo...

@zooplah
Jes zooplah, mi konsentas kaj kunsentas.

Anónimo dijo...

The usual technique employed by Esperantists is to exaggerate the number of speakers.

Anónimo dijo...

Interese, vi povas legi esperanton,
sed vi skribas angle.

zooplah dijo...

Jes, li povas legi Esperanton sed ne skribi ĝin. Mi ŝatus diri, ke mi ne samopinias, ke takso de la 2 milionoj estas troigo. Fakte malpli ol tio estas laŭ mi maltroigo.

Oni unuokaze nombris la uzantojn de Vikipedio. La finna Vikipedio havis ĉirkaŭ trioble da la uzantoj kiel la Esperanta Vikipedio. La finna havas inter 5 kaj 6 milionoj da parolantoj.